Mi estas sufiĉe nova en Lemmy kaj mi ŝatus partopreni en diversaj komunumoj en Esperanto. Tamen, ĝis nun mi vidis nur tiun ĉi, ĝeneralan pri Esperanto.
Ĉu vi scias pri aliaj? Se jes, bv. listigi ilin.
Ĉu vi ŝatus partopreni ankaŭ en temaj Esperant-lingvaj komunumoj? Se jes, pri kiuj temoj?
Mi scias nur pri tiu ĉi kaj la eĉ malpli aktiva !esperanto@lemmy.world kaj abonas ambaŭ. Se iu kreus pliajn, mi tre verŝajne abonus ankaŭ ilin (sed evidente tio dependas de la temo; vidu mian – plejparte anglalingvan kaj germanlingvan – komenthistorion por ekzemploj de temoj, kiuj interesas min).
Ah, jes, la beleco de malcentra reto - ekzistas pluraj samtemaj komunumoj 😅
Do, iom post iom ni kreos diversajn komunumojn en Esperanto. Kaj havos pli aktivan komunumon, ŝajne 😅
Mi provis krei komunumo en Esperanto en Szmer (parto de Lemmy el la pola) - https://szmer.info/c/esperanto
Do, mi komprenas ke ĝi estas por pollingvanoj. Wspaniale 👍


