Mi estas sufiĉe nova en Lemmy kaj mi ŝatus partopreni en diversaj komunumoj en Esperanto. Tamen, ĝis nun mi vidis nur tiun ĉi, ĝeneralan pri Esperanto.

Ĉu vi scias pri aliaj? Se jes, bv. listigi ilin.

Ĉu vi ŝatus partopreni ankaŭ en temaj Esperant-lingvaj komunumoj? Se jes, pri kiuj temoj?